Hodnotenie:
Momentálne nie sú žiadne recenzie čitateľov. Hodnotenie je založené na 2 hlasoch.
Secesio (Originala romano en Esperanto)
La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo.
La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du vir-inoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulpt-ist-ino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnal-istino. La duopon akompanas Johnny, „diskreta bankoficisto, eleganta burĝido kun heredaĵo, dando vestita laŭ la lasta modo, ĝuama diboĉulo kun dubindaj kon-atoj“, kiu helpas la du virinojn tra komplikaj tempoj.
Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano „Secesio“ estas la naŭa libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.
© Book1 Group - všetky práva vyhradené.
Obsah tejto stránky nesmie byť kopírovaný ani použitý čiastočne alebo v celku bez písomného súhlasu vlastníka.
Posledná úprava: 2024.11.13 22:11 (GMT)