Hodnotenie:
Momentálne nie sú žiadne recenzie čitateľov. Hodnotenie je založené na 2 hlasoch.
Panoramo de kuba popola muziko
Jany Quiones Valds (hani kinjones valds) (Havano, 1990) estas muzikisto-instruistino pri klasika gitaro kaj pri muzikensemblo (meza nivelo, 2009) kaj licenciulino pri muziko (2015). Ekde la komenco de ŝia profesia vivo ŝi gitar- kaj tres-ludis en pluraj rekonataj muzikgrupoj de la lando.
Nuntempe ŝi apartenas al la fama ensemblo Conjunto Arsenio Rodrguez, kie ŝi, post multaj jaroj de la forpaso de Arsenio Rodrguez, la fondinto de la grupo, transprenis ties rolon de tres-ludanto. Menciindas ankaŭ, ke ŝi estas la unua virino, kiu ludas tiun instrumenton en la grupo ekde ĝia apero en 1940. Ŝi estas aktiva membro de la Kuba Esperanto-Asocio (KEA) kaj membras en la Monda Asembleo Socia (MAS).
Jany Quiones partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj eventoj en Esperantujo. Tie ŝi prelegis kaj koncertis per tradukitaj kaj originalaj verkoj en Esperanto, de diversaj komponistoj kaj de ŝi mem.
© Book1 Group - všetky práva vyhradené.
Obsah tejto stránky nesmie byť kopírovaný ani použitý čiastočne alebo v celku bez písomného súhlasu vlastníka.
Posledná úprava: 2024.11.13 22:11 (GMT)