Hodnotenie:
Momentálne nie sú žiadne recenzie čitateľov. Hodnotenie je založené na 2 hlasoch.
Du mondmilitoj - du generacioj de unu skota familio. Luktado ĉe la fronto - kaj luktado ankaŭ hejme.
La granda kaldrono, la majstroverko de John Francis kaj unu el la plej gravaj romanoj en Esperanto, sekvas la vivojn de kelkaj ordinaraj homoj tra la tempo de du mondmilitoj, esploras iliajn diversajn sintenojn al la milito, bildigas la militservajn spertojn de kelkaj el ili, kaj montras la ŝanĝojn en ilia socio kaj la dilemojn de la ĉiutaga vivo.
Tiu ĉi verko estas nepre epokfara. (... ) Aŭtentiko, fizika kaj psiĥologia, estas ĝia elstara karakterizo. William Auld.
Francis konštruis sian verkon tre lerte kaj sukcese. (... ) la ampleksaj dialogoj igas la tutan romanon facile legebla, malgraŭ ĝia dikeco. Sten Johansson.
John Islay Francis estas eksterdube unu el niaj plej kompetentaj prozverkistoj. Baldur Ragnarsson.
© Book1 Group - všetky práva vyhradené.
Obsah tejto stránky nesmie byť kopírovaný ani použitý čiastočne alebo v celku bez písomného súhlasu vlastníka.
Posledná úprava: 2024.11.13 22:11 (GMT)